Saltu al enhavo

Kastelo Weilerbach (Eifel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kastelo Weilerbach de la sudoriento
Portalo

La malgranda kastelo Weilerbach staras en la komunumo Bollendorf en la germana-luksemburga naturparko. Bollendorf estas vilaĝo en la distrikto Bitburg-Prüm, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi estis konstruita en 1780 de la abatejo Echternach kiel somera rezidejo por la abatoj kaj kiel administra konstruaĵo. La monaĥoj administris de ĉi- tie la fergisejon de Weilerbach. La kastelo estis detruita dum la Dua Mondmilito kaj nur ekde 1987 rekonstruita. Hodiaŭ ĝi estas koncertejo, kafejo kaj muzeo. La rekonstruita baroka ĝardeno estas viztebla senkoste.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la kastelo instalaĵo

La kastelo en baroka stilo estas ĉirkaŭata de 25 hektara [1] tereno kie troviĝas kastela ĝardeno laŭ franca ekzemplo.

Ruino de kelkaj fergisejaj konstruaĵoj
La kastela ĝardeno, dekstre la pavilono (2001)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-10. Alirita 2018-12-29.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Klaus Kremb, Peter Lautzas: Landesgeschichtlicher Exkursionsführer Rheinland-Pfalz. Band 2. Arbogast, Otterbach 1991
  • Heinz Monz: In neuem Glanz – Schloß Weilerbach. In: Journal. Jg. 4, Nr. 9, 1991, S. 46–47.
  • Marie Luise Niewodniczanska, Michael Berens: Schloss Weilerbach. Schloß-Weilerbach-Gesellschaft, Bitburg 2001, o. S.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
49.8341666666676.3905555555556